Ubuntu (operaciumo)
operaciumo derivita de Debian GNU/Linux / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ubuntu (IFA en la zulua: [ùbúntú]; IFA en la sudafrika angla: [ʊˈbʊntʊ][3]), estas operaciumo lanĉita en 2004[4] kaj bazita sur Debiano.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ubuntu |
Rapidaj faktoj distribuaĵo de GNUo/Linukso • libera mastruma sistemo • ciifereca komunaĵo • operating system distribution • Unikseca operaciumo • registrita marko, Evoluiganto: ...
Ubuntu | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso • libera mastruma sistemo • ciifereca komunaĵo • operating system distribution • Unikseca operaciumo • registrita marko | |
---|---|
Evoluiganto: | Canonical Ltd. Ubuntu-Fondaĵo |
Familio: | Linukso |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 12-a de oktobro 2023: 23.10 "Mantic Minotaur"[1] |
Kernotipo: | Modula Linuks-kerno |
Licenco: | ĉefe GPL |
Subteno: | aktiva |
Retpaĝo: | ubuntu.com |
Fermi
|
Financata de Canonical Ltd, ĉi tiu operaciumo estis publikigita kiel libera programaro sub permesilo GNU GPL kaj ĝi estas senkosta kaj libere ŝanĝebla. La konceptinto estas Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, kiu subtenas la liberan programaron finance.
La 1-an de julio 2005 formiĝis Ubuntu-Fondaĵo, havanta komencan kapitalon je dek milionoj da dolaroj[5], kies celo estas la evoluigo de la distribuaĵo, en la kazo, ke Canonical Ltd ĉesigas aktivecojn[6]. La fondaĵo aktuale estas dormanta[7].