Umbrio
regiono de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Umbrio (itale Umbria [umbrja]) estas regiono de Italio.
Rapidaj faktoj regiono de Italio, Kodo: ...
Umbrio | |
itale Umbria | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | UMB |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 8 456 km² |
Ĉefurbo: | Perugia |
Loĝantaro: | 882 015 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 104 loĝ./km² |
Provincoj: | Perugia, Terni |
Komunumoj: | listo de 92 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 10 |
Prezidanto: | Donatella Tesei (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Fermi
Ĝi estas la sola el la italaj regionoj (en la centra kaj suda Italio), kiu havas nek marbordon nek eksterlandan limon, sed estas tute ĉirkaŭata de aliaj italaj regionoj, nome Toskanio (nord-okcidente), Markio (nord-oriente) kaj Latio (sude).
La nomo de la regiono devenas de la antikva popolo de la umbroj, kiuj 1000 jarojn antaŭ nia epoko regis ĝin kaj eĉ pli grandan teritorion, kiu atingis la Adriatikon.
La Festo de la Ceroj en Gubbio estas tiom grava eĉ je regiona nivelo ke ekde 1973 la "Tre Ceri" reprezentas la simbolon de la Regiono Umbrio kaj estis stiligitaj en la oficialaj blazono kaj en la flago.[1]