Universitato de Cincinnati
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Cincinnati (angle University of Cincinnati; ofte referencata kiel UC aŭ Cincinnati) estas kompletinstrua esplora publika universitato en Cincinnati, en la usona ŝtato Ohio, kaj parto de la Universitata Sistemo de Ohio.
Universitato de Cincinnati | ||
---|---|---|
publika universitato • esplorada universitato • publika eduka institucio en Usono | ||
moto | Juncta Juvant Alta Petit | |
Informoj | ||
fondodato | 1819 | |
speco | Publika esplora universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 39° 7′ 55″ N, 84° 30′ 56″ U (mapo)39.132-84.5155 | |
lando | Usono | |
adreso | 2624 Clifton Avenue, Cincinnati, OH, 45221-0063 | |
poŝtkodo | 45221-0063 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 42 421 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Great Cities' Universities • Oak Ridge Associated Universities • North Central Association of Colleges and Schools • Big East Conference • ORCID • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • DataCite • American Council on Education • National Humanities Alliance • Open Education Network • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | ||
filiita al | ||
• University System of Ohio vd | ||
filioj | ||
• Center for Clinical and Translational Science, University of Cincinnati • Department of Sociology, McMicken College of Arts and Sciences • Hoxworth Blood Center • University of Cincinnati Libraries • University of Cincinnati Academic Health Center • UC Health vd | ||
| ||
| ||
Fondita en 1819 kiel Cincinnati College, ĝi estas la plej antikva institucio de alta instruado en Cincinnati kaj havas ĉiujaran aliĝadon de ĉirkaŭ 44,000 studentoj, kio faras ĝin la dua plej granda[1] universitato en Ohio kaj unu el la 50 plej grandaj universitatoj en Usono.[2] En la enketo de 2010 fare de Times Higher Education (UK), la universitato estis rangita en inter la 100 pintaj universitatoj en Nordameriko kaj kiel unu el la 200 pintaj en la mondo.[3] Dekomence en la eldono de 2011 de la usona rangiga informo U.S. News & World Report "Best Colleges", la Universitato de Cincinnati estis rangigita kiel Tier One universitato, rangigita kiel la 140a Landa Universitato kaj la 71a Pinta Publika Universitato en la rangigoj de 2016. Tio inkludas esti la numer-3a rangigita universitato en la lando en la sekcio "Up-and-Coming" de Naciaj Universitatoj de la eldono de 2014.[4] En la lernojaro 2011–2012 la rangigo de la Universitato de Lejdeno metis la Universitaton de Cincinnati je la 93a loko tutmonde kaj je la 63a loko en Nordameriko laŭ la proporcio de pinte-citataj publikaĵoj.[5] En 2014, U.S. News & World Report rangis UC en la pinto de 200 universitatoj tutmonde.[6]
Ĝi havis 44,338 studentojn (aŭtune de 2016).[7]