Universitato de Nevado ĉe Reno
universitato ĉe Reno, Nevado, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Nevado ĉe Reno (angle University of Nevada, Reno, akronime UNR) estas ŝtata terkoncesita esplora universitato en Reno kaj kun kampuso ankaŭ en Lasvegaso en la ŝtato Nevado, Usono.
Rapidaj faktoj moto, Informoj ...
Fermi
La universitato estas establita en 1874 kaj tial estas la plej maljuna universitato en Nevado kaj la due plej granda kun 21,034 studentoj (2016). La Universitato de Nevado havas fortan reputacion en la kampoj de agrikultura scienco, ĵurnalismo, minado, sismologio kaj besta bioteknologio. La Universitato de Nevado-Lernejo de Medicino temigas specife familian medicinon [1].
La universitata sportteamo de la universitato estas la Nevada Lupo-Pako.