Universitato de la Suda Pacifiko
universitato kun oficejoj en multaj oceaniaj ŝtatoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de la Suda Pacifiko estas Internacia akademio kaj publika universitata esplorinstituto situanta sur dek du malsamaj kampusoj tra Oceanio. Ĝi estas tutmonda centro por la studo kaj esplorado de la kulturo kaj medio de la Pacifikaj Insuloj.
Universitato de la Suda Pacifiko | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato • interregistara organizaĵo • universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1968 | |
Situo | ||
Geografia situo | 18° 8′ 56″ S, 178° 26′ 40″ O (mapo)-18.14898178.44450194444 | |
lando | Fiĝioj | |
urbo | Suva | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 16 980 (2017) | |
nombro de kunlaborantoj | 1 674 | |
el tio profesoroj | 246 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio Universitata de Franclingvio • Open Education Global • Internacia Konsilio por Malferma kaj Distanca Edukado • Internacia Scienca Konsilio vd | ||
| ||
La establo de la universitato en 1968 signifis mejloŝtono por la eduka sistemo de la Suda Pacifiko, ĉar ĝia malfermo permesis al la insulanoj ricevi en sia lando universitatan edukon akceptitan en la Komunumo de Nacioj. Multaj gvidantoj el Pacifikaj landoj studis en la universitato kaj kelkaj eĉ servis kiel prelegantoj, lekciantoj kaj akademianoj tie.
La universitato estas komune posedata de naŭ landoj kaj tri malsamaj dependaj teritorioj de tra la Pacifiko: Kukinsuloj, Fiĝioj, Kiribato, Marŝala Insularo, Nauro, Niuo, Samoo, Salomonoj, Tokelao, Tongo Tuvalo kaj Vanuatuo. [1]
Kvankam ĝi konsistas el dek du malsamaj kampusoj, la Universitato de la Suda Pacifiko ne estas reto de universitatoj, sed ununura universitato kun pluraj branĉoj en la regiono pacifikaj Insuloj. La ĉefa kampuso de la universitato situas en Suvo, la ĉefurbo de Fiĝioj, kaj ankaŭ estas ĝia administra centro. [1]