Unua Libro
libreto, verkita de Zamenhof kaj eldonita je 1887; la unua verko, en kiu lingvo Esperanto estas publike prezentata / From Wikipedia, the free encyclopedia
Unua Libro estas konvencia nomo de la libreto, verkita de L. L. Zamenhof en 1887, kiu anoncis kaj priskribas la lingvon Esperanto (tiam nomitan Lingvo Internacia). La libro estis eldonita sub la kaŝnomo D-ro Esperanto.[1][2] La libro estas lernolibro, priskribanta la gramatikon de la nova lingvo, kaj enhavas mallongajn ekzemplojn de Esperanto, kune kun mallonga rusa–Esperanta vortaro. La libro estis poste tradukita al diversaj Eŭropaj lingvoj, kaj estis sekvita de la Dua Libro de l' Lingvo Internacia kaj ĝia Aldono.
Rapidaj faktoj Unua Libro, skribita verko • literatura verko ...
Unua Libro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro | ||||
La unua Unua Libro - rusa eldono, 1887 | |||||
skribita verko • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | L. L. Zamenhof | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | rusa lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1887 | ||||
Loko | Varsovio, Rusia Imperio | ||||
Eldoninto | Ĥaim Kelter | ||||
Trajtoj | |||||
Ĝenro | lernolibro | ||||
Sekvanta verko | Dua Libro | ||||
| |||||
Fermi