Vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 estas vakcino celita provizi akiritan imunecon kontraŭ severa akuta spira sindromo kronviruso 2 (SARS‑CoV‑2), la viruso kiu kaŭzas la kronvirusan malsanon de 2019 (COVID-19 aŭ KOVIM-19). Antaŭ la kronvirusa pandemio de 2019, solida korpo de scio ekzistis pri la strukturo kaj funkcio de kronvirusoj kaŭzantaj malsanojn kiel severa akuta spira sindromo (SARS) kaj mezorienta spira sindromo (MERS). Ĉi tiu scio akcelis la kreadon de diversaj vakcinoj dum frua 2020.[1] La vakcinoj kontraŭ SARS-CoV-2 komence pricelis malhelpi simptomhavan, ofte severan malsanon.[2] Je la 10-a de januaro 2020, la datumo de la genetika kodo de SARS-CoV-2 estis disdonita per GISAID kaj je la 19-a de marto, la tutmonda farmacia industrio anoncis gravan sindevontigon trakti la malsanon.[3] La vakcinoj kontraŭ la malsano ricevis ĝeneraln plaŭdon pro la malpliigado de la severo kaj mortado kaŭzita de la kronvirusa malsano.[4]
Multaj landoj efektivigis fazan disdonan planon kiu donas prioritaton al plejriskigitoj, ekzemple maljunuloj kaj tiuj kun alta risko de kontakto kaj transdono, ekzemple kuraraj laboristoj.[5]
Je la 8-a de decembro 2021, 8,32 miliardo da vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano estis donita la homoj tutmonde laŭ oficialaj raportoj de naciaj agentejoj pri publika sano.[6] Je decembro 2020, landoj estis antaŭmendintaj pli ol 10 miliardoj da vakcinoj,[7] proksimume duono por altenspezaj landoj kun 14% de la monda loĝantaro.[8]