Valaĥio (Rumanio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valaĥio[1] aŭ Valaĥujo[1] (en la rumana: Țara Românească prononcita [ˈt͡sara romɨˈne̯askə]; arkaike: Țeara Rumânească, en la rumana cirila alfabeto: Цара Рꙋмѫнѣскъ) estas historia kaj geografia regiono de Rumanio. Ĝi situas norde de la Malsupra Danubo kaj sude de la Sudaj Karpatoj. Valaĥio estis tradicie dividita en du partoj, nome Muntenio (aŭ Granda Valaĥio, oriente, 10 distriktoj) kaj Oltenio (aŭ Malgranda Valaĥio, okcidente, 5 distriktoj). Valaĥio kiel tuto estas foje referencata simple kiel Muntenio pro identigo kun la plej granda el la du tradiciaj partoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valaĥio |
Rapidaj faktoj Historia-geografia regiono, historia regiono [+] ...
Valaĥio | |||
---|---|---|---|
Historia-geografia regiono | |||
historia regiono [+] | |||
Lando | Rumanio | ||
- koordinatoj | 44° 25′ 48″ N, 26° 6′ 0″ O (mapo)44.4326.1 | ||
Valaĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Wallachia [+] | |||
Fermi