Varanasio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Varanasio (hindie वाराणसी, (Vārāṇasī), prononco: [vɑːrɑːɳəsiː]; antaŭaj nomoj: Benares, / bənɑːrəs /, (Kāshī) (la lumanta)) estas milionurbo. Ĝi situas en la nordbarata federacia ŝtato Utar-Pradeŝo kaj estas rigardata kiel la plej sankta urbo de hinduismo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Barato (iam Hindio).
Rapidaj faktoj urbo, urbo • urbego • sankta urbo ...
Varanasio | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
urbo • urbego • sankta urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Barato | ||
Federacia ŝtato | Utar-Pradeŝo | ||
Distrikto | Varanasio | ||
Poŝtkodo | 221456 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 201 815 (2011) | ||
- Aglomeracio | 1 435 113 (2011)[1] | ||
Loĝdenso | 14 598 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 20′ N, 83° 0′ O (mapo)25.32583.006944444444 | ||
Alto | 76 m [+] | ||
Areo | 82,1 km² (8 210 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Varanasi [+] | |||
Fermi
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 198 491 loĝantoj sur areo de 82,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 598 loĝantoj/km². Dume pli ol 1 000 000 pilgrimantoj vizitas tien ĉiujare.
Varanasi estas hejmo al kvar universitatoj. Mark Twain skribis pri la urbo: "Benares estas pli aĝa ol historio, pli aĝa ol tradicio, pli aĝa eĉ ol legendo, kaj aspektas dufoje same aĝa kiel ĉio el ili sume.