Venkotago (kanto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Venkotago aŭ Tago de la Venko (ruse День Победы) rangas inter la plej popularaj el la rusaj kantoj, dediĉitaj al la dua mondmilito. La kanto rilatas al la Venkotago kaj diferencas de la plimulto de ĉi tiuj kantoj per ĝia gaja tono de marŝo kaj per la fakto, ke ĝi estis komponita proksimume tridek jarojn post la milito. Laŭ la vortoj de Vladimir Ŝainskij, veterana komponisto, "la kanto ŝajnis esti defalinta la tempon. Kvankam verkita tri jardekojn post la milito, ĝi nun similas kvazaŭ estis tiu kanto kiu helpis al ni gajni la venkon".
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Venkotago. |