Venkotago
From Wikipedia, the free encyclopedia
Venkotago (ruse День Победы, angle V-E Day) estas festotago omaĝe la venkon de aliancanoj super la faŝisma Germanio. En okcidenta Eŭropo kaj Usono estas festata la 8-an de majo kiel Tago de Venko en Eŭropo, en Orienta Eŭropo kaj eksa Sovetunio — la 9-an de majo. En soveta terminologio estas Granda patriota milito; unu el ĉefaj ŝtataj festoj en Rusio kaj Belorusio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Venkotago (kanto). |
En Sovetunio la Venkotago iĝis ripoztago en la jaro 1965 (la 20-a datreveno de la venko). Post disfalo de la socialisma ŝtato, en Rusio dum kelkaj jaroj ne okazis parado sur Ruĝa Placo (Moskvo), sed ekde 1995 tiu tradicio renoviĝis. Ĝi restas tutlanda rusia ripoztago.
La senmorta regimento estas socia agado kiu konsistas en kolektiĝo al memormarŝo kaj portado de bildoj de familianoj, kiuj estis batalintaj en la Granda Patruja Milito.