Verda linio (metroo de Montrealo)
linio de la metroo de Montrealo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La verda linio (angle Green Line, france Ligne verte) (aŭ linio 1) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. Ĝi estas la dua plej grava linio de la reto laŭ la nombro de stacioj, longeco kaj nombro de pasaĝeroj. Tamen ĝia urbocentra sekcio havas la plej grandan trafikon el la tuta reto. Sekcio de ĉi tiu linio estis parto de la komenca reto de 1966 kaj spertis plilongigojn en 1976 kaj 1978. Hodiaŭ ĝi konsistas el 27 stacioj, ĉiuj subteraj. La verda linio priservas la kvartalojn Mercier, Hochelaga-Maisonneuve, Centre-Sud, Le Village, Le Quartier Latin, Downtown, Pointe-Saint-Charles, Verdun kaj Ville-Émard.
Rapidaj faktoj L1 Verda linio MTL, Paso de fervojo ...
L1 Verda linio MTL | |
---|---|
McGill (Metroo de Montrealo) | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | stm |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 22,1 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
27 stacioj | |
Fermi