Veturilo (Varsovio)
biciklo-prunta sistemo en Varsovio (Pollando) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Veturilo, Varsovia Publika Biciklo (pole Veturilo, Warszawski Rower Publiczny) estas sistemo de pruntepreneblaj bicikloj en Varsovio, Pollando, kiu funkcias ekde aŭgusto 2012.
Rapidaj faktoj sistemo de pruntepreneblaj bicikloj • Zamenhof/Esperanto-objekto • bike rental, Komenco ...
Veturilo | ||
---|---|---|
sistemo de pruntepreneblaj bicikloj • Zamenhof/Esperanto-objekto • bike rental | ||
Komenco | 1-a de aŭgusto 2012 vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Situo | Varsovio | |
Posedata de | Zarząd Transportu Miejskiego w Warszawie vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La sistemo estas funkciigata de kompanio Nextbike.
La nomo Veturilo de la sistemo venas de Esperanto, kaj estis elektita dum interreta konkurso. El preskaŭ milo da senditaj proponoj la ĵurio komence elektis ses. En la sekva paŝo, kadre de reta voĉdonado oni elektis la nomon «Veturilo» (por ĝi voĉdonis 32%); la ceteraj proponoj estis: Wawabike (26%), Ziuuu (12%), Rowerynka (12%), Bajker (11%), kaj Wabik (6%). La venkintan nomon proponis varsovia membro de Pola Esperanto-Junularo, Mateusz Kempisty.[1]