Vilhelmo el Okhamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilhelmo el Okhamo aŭ Vilhelmo el Ockham [1] – nomita ankaŭ la “nevenkebla doktoro” kaj la “respektinda iniciatinto” (Venerabilis inceptor) (naskiĝis en 1285, mortis ĉirkaŭ 1347) estis angla filozofo, logikisto kaj teologo, ano de la franciskana ordeno, konsiderata la plej elstara reprezentanto de skolastika nominalismo (aŭ skolo “terminologia”, laŭ la okhamana lingvaĵo), precipa konkurencanto de tomisma kaj skotisma skoloj.
Vilhelmo el Okhamo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William of Ockham | ||
Naskonomo | Guilelmus Occhamus | |
Naskiĝo | 1285 en Ockham | |
Morto | 9-an de aprilo 1349 (1349-04-09) en Munkeno | |
Mortis per | pesto vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | Kolegio Merton • Universitato de Oksfordo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • teologo • logikisto • fizikisto • verkisto vd | |
Laborkampo | epistemologio • metafiziko • teologio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia doktrino estis suspektita pri herezo ĉe la ekleziaj aŭtoritatuloj, ĉar li ŝajnis detrui la bazajn “sciencojn” de la teologio, kiel la eblon pruvi, pere de la racio, la ekziston de Dio. Pro tio li neniam tamen estis persone kondamnita. Pro alio, li estis fakte neakceptita, kondamnita kaj ekskomunikita: li neis la bazojn de la tera povo de la papo kaj fakte adheris kaj subtenis la kontraŭpapan aktivecon de Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio), kiun la avinjona papo Johano la 22-a konsideris uzurpanto.
Hodiaŭ oni konsideras Vilhelmon el Okhamo senvola iniciatinto de la angla filozofia empiriismo kaj de la moderna analiza filozofio, ĉar li insistas pri “faktoj” kaj pri argumentoj utiligitaj en la primetafizikaj procedoj kaj opinias, ke multaj el ili ne havas fundamenton (Razilo de Okhamo!).