Vissarion Belinskij
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vissarion Grigorjeviĉ Belinskij (ruse Виссарион Григорьевич Белинский,[1]transliterumita Vissarion Grigorjeviĉ Belinskij; IPA: [vʲɪsərʲɪˈon grʲɪˈgorʲjɪvʲɪtɕ bʲɪˈlʲinskʲɪj]; 11a de junio [malnovstile, 30a de majo] 1811 – 7a de junio [malnovstile, 26a de majo] 1848) estis rusa priliteratura kritikisto de tendenco Okcidentismo.[2] Belinskij ludis gravan rolon en la kariero de la poeto kaj publikigisto Nikolaj Nekrasov kaj de lia populara gazeto Sovremennik (La nuntempulo).
Vissarion Belinskij | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Виссарион Белинский | ||
Naskiĝo | 30-an de majo 1811 (1811-05-30) en Suomenlinna | |
Morto | 26-an de majo 1848 (1848-05-26) (36-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | tuberkulozo vd | |
Tombo | Literatorskie mostki vd | |
Etno | Rusoj vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Moscow University's Department of Philosophy vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Maria Orlov vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • verkisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • literaturteoriisto • publikigisto vd | |
Laborkampo | filozofio • literaturo • estetiko • literatura kritiko vd | |
Aktiva dum | 1830– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Malkiel aliaj intelektuloj de sia epoko, li ne estis riĉa nobelo, sed la filo de rura kuracisto. La fakto ke Belinskij estis relative neprivilegiita faris, ke inter aliaj rezultoj, li estis ĉefe mem-edukita; tio parte ĉar li estis elpelita el la Moskva Universitato pro politika aktiveco. Sed ĉefe pro sia filozofia kapablo Belinskij estis admirita kaj ankaŭ pro sia emocia engaĝiĝo kaj fervoro.
Asteroido 3747 Belinskij estis nomita en sia memorio.