Vojevodo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vojevodo (ruse воеводa; bulgare войвода; ukraine воєвода; serbe војводa; kroate vojvoda; pole wojewoda; hungare vajda) estas termino de slava deveno per kiu oni nomis la reganton de certa areo, origine — la ĉefkomandanton de militista forto en certa areo. La teritorio sub ties administrado aŭ regado estis konata kiel «vojevodlando» aŭ «vojevodio». Same, tiu vorto estis ofte tradukita kiel «palaculo» aŭ «palacgrafo», kies jurisdikcio estis tial nomita palacgraflando (ekzemple Palatinato).
La titolo vojevodo estis uzata en la Mezepoko en Bohemio, Bulgario, Hungario, Pollando, Kroatio, Rusio, Serbio, Valaĥio, Moldavio kaj Transilvanio kaj estis egalvalora al la turka «sancaqbey» (bejo estis militoficiro kiu normale estis rango pli malalta al tiu de paŝao, zorge de sancaklando aŭ distrikto de otomana provinco aŭ vilaja). Poste, la vojevodo iĝis la supera militista rango en la princlandoj Montenegro kaj Serbio, en la Regno Jugoslavio kaj inter Ĉetnikoj.