Vytenis Andriukaitis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vytenis Povilas ANDRIUKAITIS (naskiĝinta la 9-an de aŭgusto 1951 en la vilaĝo Kjusjur de Jakutio en Siberio kien estis deportitaj liaj gepatroj en la jaro 1941 fare de sovetianoj de la stalinisma reĝimo), li revenis al Litovio en 1958, studis en la medicina instituto en Kaŭno (1969–1975), Li diplomiĝis en Kaŭna Medicina Universitato en Kaŭno / Kovno en 1975; laboris kiel kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno. Dum la jaroj 1979 - 1984 li studis ankaŭ en la Historia Fakultato de Universitato Vilno kaj en la jaro 1984 ricevis diplomon de historiisto. Li aktive en la jaro 1976 ekkomencis kaj partoprenis politikan agadon kiel membro de la subtera socidemokrata en la kontraŭsovetia movado por la sendependiĝo de Litovio do ankoraŭ dum la Sovetia periodo. Ekde 1990 ĝis 2012 li estis parlamentano (krom la periodo 2004–2008 ). Dum 2000–2004 li estis vicprezidanto de la parlamento. Li estas litova politikisto, parlamentano de Litova Sejmo, vicprezidanto (vicmarŝalo) de Litova Sejmo, dum la jaroj 2012-2014 li estis ministro pri sano, aktuale li estas Eŭropa Komisionano de Litovio, profesie li estas kardiologia kirurgo. Li estas kunsubskribinto de la Ago reestablanta la ŝtaton de Litovio 1990 (jenaj famaj personoj kiuj ankaŭ subskribis la liston: Vytautas Landsbergis - la ŝtatestro de Litovio dum la jaroj 1993-1998 kaj poste ĉefministro de Litovio dum la jaroj 2001-2006; Kazimiera Prunskienė - ĉefministro de Litovio dum la jaroj 1990-1991 kaj Rasa Juknevičienė - la Prezidanto de Litova Parlamento, la Litova Sejmo, dum la jaroj 1999-2000 kaj poste defend-ministro dum la jaroj 2008-2012).
Vytenis Andriukaitis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vytenis Andriukaitis | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1951 (1951-08-09) (72-jaraĝa) en la vilaĝo Kjusjur de Jakutio en Siberio | ||||
Lingvoj | litova • pola • angla • rusa • germana • Esperanto vd | ||||
Ŝtataneco | Litovio • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Universitato Vilno vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Litovio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto esperantisto vd | ||||
Aktiva en | Vilno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
EU-Komisionano | |||||
por Litovio | |||||
Dum | 2015–2019 | ||||
Antaŭulo | Algirdas Šemeta | ||||
Sekvanto | Virginijus Sinkevičius | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas vicprezidanto de Socialdemokratia Partio de Litovio aŭ litove Lietuvos Socialdemokratų Partija (LSDP).[1] En 2012, Andriukaitis estis nomumita litova ministro pri sano-protektado en la 16-a registaro de Litovio de la ĉefministro Algirdas Butkevičius.
En la jaro 2014, la 10-an de septembro, Andriukaitis estis nomumita de Jean-Claude Juncker la Komisionano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sano kaj nutraĵa sekureco.[2]
Li krom la litova flue parolas la lingvojn germana, rusa, angla, pola kaj ankaŭ parolas Esperanton.