Where No Man Has Gone Before
From Wikipedia, the free encyclopedia
"Where No Man Has Gone Before" (trad. Kie neniu jam estis) estas la tria epizodo de la unua sezono de la usona televidserio, Star Trek (Stela Vojaĝo: La Origina Serio). Skribita de Samuel A. Peeples kaj reĝisorita de James Goldstone, ĝi unue elsendiĝis la 22-an de septembro 1966.
Where No Man Has Gone Before | |
---|---|
Dosiero:William Shatner Sally Kellerman Star Trek 1966.JPG, William Shatner Star Trek first episode 1966.JPG | |
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio • televida filmo | |
Originala titolo | Where No Man Has Gone Before, Die Spitze des Eisberges, Where No Man Has Gone Before |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 22 sep. 1966 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo |
Kameraado | Ernest Haller |
Reĝisoro(j) | James Goldstone |
Scenaro | Samuel A. Peeples |
Filmita en | Desilu Culver Stage 15 |
Loko de rakonto | Delta Vega • Enterprise • Galactic barrier |
Rolantoj | William Shatner • Leonard Nimoy • Gary Lockwood • Sally Kellerman • George Takei • James Doohan • Eddie Paskey • Robert Justman • Gene Roddenberry • Paul Fix • Lloyd Haynes • Andrea Dromm • Paul Carr |
Produktinta firmao | Desilu Productions |
IMDb | |
Tiu estis la dua provepizodo, produktita en 1965 post la unua provepizodo, "The Cage", estis malakceptita de NBC. Laŭdire, Lucille Ball, posedantino de Desilu Productions (kie la epizodo estis produktita), konvinkis la administradon de NBC por konsideri duan provepizodon ĉar ŝi kredis ke la projekto de Gene Roddenberry estas taŭga. La epizodo estis poste elsendita tria en ordo, kaj ĝi estis la unua epizodo montrita en Unuiĝinta Reĝlando fare de la BBC la 12an de julio 1969.[1]
"Where No Man Has Gone Before" estis la unua epizodo de Star Trek, en kiu aperis William Shatner kiel kapitano James Kirk, James Doohan kiel ĉefinĝeniero Montgomery Scott, kaj George Takei kiel Lt. Hikaru Sulu (en ĉi tiu epizodo, kiel la fizikisto de la ŝipo: tiu rolulo fariĝis piloto en postaj epizodoj). La titolo de epizodo estas la lasta frazo en la malfermo, kiu karakterizas la serion kaj eniris popularan kulturon.