Whole Foods Market
usona kompanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Whole Foods Market Inc. estas usona multnacia superbazara ĉeno de la Amazon Group, bazita en Aŭstino, Teksaso, kaj ekskluzive vendas produktojn sen hidrogenitaj grasoj kaj artefaritaj koloroj, gustoj kaj konservaĵoj [1]. La ĉeno estas certifita de la Ministerio pri Agrikulturo de Usono (United States Department of Agriculture) kiel organika nutraĵbutikisto kaj estas populare konata pro sia organika manĝaĵo [2]. La 4-an de marto 2019 Whole Foods havis ĉirkaŭ 500 vendejojn en Nordameriko kaj Britio.
Rapidaj faktoj health food chain • gourmet supermarket chain • entrepreno • publika kompanio vd, Lando ...
Whole Foods Market | ||
---|---|---|
health food chain • gourmet supermarket chain • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 20-a de septembro 1980 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Wild Oats Markets | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | John Mackey vd | |
Sidejo | Aŭstino | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | John Mackey | |
Dungitoj | 91 000 | |
ISIN-kodo | US9668371068 | |
Posedata de | Amazon vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
La 23-an de aŭgusto 2017, estis raportite, ke la Federacia Komisiono pri Komerco aprobis fuzion inter Amazon kaj Whole Foods Market [3]. La 28-an de aŭgusto 2017, la interkonsento estis konkludita por 13,7 miliardoj USD [4].