Wuzhen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wuzhen (en simpligita ĉina skribo 乌镇 ; en tradicia ĉina skribo :烏鎮; en pinjino Wūzhèn, Wu: Whu-tsen lit. "Wu Urbo") estas antikva pitoreska urbeto, ankaŭ nomata la akvo-urbo de Wuzhen[1], kiu situas en la ĉina suda landparto, proksime de la pli granda urbo Tongxiang, troviĝante en la norda provinco Zhejiang, Ĉinio. Ĝi komplete konservas densajn karakterizaĵojn de riveraj vilaĝoj en la regiono sude de la malsupra baseno de Jangzi-rivero[2]. Ĝi situas fakte ene de la triangulo formita de Hangzhou, Suzhou kaj Shanghai, kovrante areon de 71,19 km² (27.49 sq mi ).
Wuzhen | |||
---|---|---|---|
town of China | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 314501 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 000 (2007) [+] | ||
Loĝdenso | 843 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 45′ N, 120° 29′ O (mapo)30.742693120.487959 [+] | ||
Areo | 71,19 km² (7 119 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Wuzhen Town [+] | |||
Wuzhen havas sume 60 000 loĝantojn de kiuj 12 000 estas konstantaj loĝantoj.[1][3] Ĝia plej fama loĝanto estas la verkisto kaj politikisto Mao Dun.
Wuzhen estas la konstanta gastiganta loko de la Monda Interreta Konferenco ekde 2014[4], organizita de registaraj agentejoj en Ĉinio por pridiskuti politikon kaj interretajn aferojn, kiun Raportistoj sen Limoj kritikis[5].
La antikva urbeto Wuzhen estas , Ekde 2014 la loko fariĝas eterna gastigloko de la Monda Interreta Konferenco.