Yuval Noah Harari
From Wikipedia, the free encyclopedia
Yuval Noah Harari (hebree יובל נח הררי; naskita la 24an de februaro 1976) estas israela historiisto kaj profesoro en la Departemento de Historio ĉe la Universitato de Jerusalemo.[1] Li estas la aŭtoro de la internaciaj furorlibroj Sapiens (Saĝulo), nome mallonga historio de la homaro (2014) kaj Homo Deus (Dieca homo), nome mallonga historio de la morgaŭo (2016). Liaj skribaĵoj esploras liberan volon, konscion kaj intelekton.
Yuval Noah Harari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
יובל נח הררי | |||||
Naskonomo | יובל נח הררי | ||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1976 (1976-02-24) (48-jaraĝa) en Kiryat Ata | ||||
Religio | juda ateismo • sekulara Budhismo vd | ||||
Lingvoj | hebrea • angla vd | ||||
Loĝloko | Mesilat Zion vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Jesus College • Hebrea Universitato de Jerusalemo vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto • mezepokisto • sciencovulgarigisto • milita historiisto • filozofo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | historio vd | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sapiens ❦ Homo Deus: A Brief History of Tomorrow ❦ 21 Lessons for the 21st Century vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fruaj eldonaĵoj de Harari estas pri tio, kion li priskribas kiel la "kogna revolucio" okazinta ĉ. 50,000 jarojn antaŭe, kiam Homo Saĝa anstataǔis la rivalan Neandertalajn Homojn, majstris kognan lingvistikon, evoluigis strukturitajn sociojn kaj supreniris kiel pinta predanto, helpita pere de la agrikultura revolucio kaj pli poste akcelita pere de scienca metodologio kaj raciigo kiu permesis homojn alproksimiĝi al mastrado super sia medio.
Liaj lastatempaj libroj estas pli avertaj kaj pri la sekvaĵoj de futureca bioteknologia mondo kie sentivaj biologiaj organismoj estas superpasitaj de iliaj propraj kreaĵoj; li diris "Homo Sapiens kiel ni konas ilin malaperos post jarcento aŭ similtempe".[2]