Zhu Xi
konfuceisma filozofo (1130–1200) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zhu Xi aŭ Ĉu Hsi (ĉina skribo: 朱熹) (naskiĝis la 18-an de oktobro 1130 en Juksi, Fuĝjano, Ĉinio, mortis la 23-an de aprilo 1200 en Ĉinio) estis kaligrafo, verkisto, historiisto, politikisto kaj fama ĉefe kiel konfuceisma filozofo de la Dinastio Song kiu iĝis la ĉefa figuro de la Skolo de Principo, kaj la plej influa racia nov-konfuceismulo en Ĉinio. Lia kontribuo al ĉina filozofio inkluzivis asignadon de speciala signifo de la Analektoj, la Menceo, la Granda Lernado kaj la Doktrino de la Mezo (Kvar Libroj), emfazon pri la investigado kaj sintezon de ĉiuj fundamentaj konfuceismaj konceptoj, kiuj formis la bazon de la ĉina burokrataro kaj regado dum ĉirkaŭ 700 jaroj (1313 ĝis 1905). Li estis nomumita la dua plej influa pensulo en la ĉina historio, post Konfuceo mem.[1]
Zhu Xi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1130 (1130-10-18) en Joŭŝji, Nanjian Zhou, Dinastio Song | ||||
Morto | 23-an de aprilo 1200 (1200-04-23) (69-jaraĝa) en Popola Respubliko Ĉinio | ||||
Tombo | Zhu Xi's tomb vd | ||||
Religio | Konfuceismo vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Dinastio Song vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Zhu Song vd | ||||
Patrino | Zhu Shi vd | ||||
Edz(in)o | Liu Shi vd | ||||
Infanoj | Zhu Shu • Zhu Ye • Zhu Zai vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • filozofo • historiisto • komponisto vd | ||||
Laborkampo | filozofio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Zizhi Tongjian Gangmu vd | ||||
Filozofo | |||||
Ĉina filozofio Dinastio Song | |||||
Skolo/tradicio | Konfuceismo | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ege kontribuis al la plifortigo de la Ĉina filozofio kaj fundamente re-formigis la ĉinan mondorigardon. Li estis fakulo kun ampleksa lernado de klasikaĵoj, komentarioj, historioj kaj aliaj verkoj de siaj prauloj. En sia vivodaŭro li kapablis servi multajn fojojn kiel registara funkciulo,[2] kvankam li evitis publikajn postenojn dum plimulto de sia plenkreska vivo.[3] Li ankaŭ verkis, kompilis kaj eldonis preskaŭ centon da libroj kaj korespondis kun dekoj da aliaj fakuloj. Li aktivulis kiel instruisto de grupoj de studentoj, multaj el kiuj elektis studi kun li dum jaroj. Li konstruis sian pensaron sur la bazo de la instruoj de la fratoj Ĉeng Hao kaj Ĉeng Ji kiuj estis elstaraj konfuceismaj filozofoj dum la dinastio Song kaj aliaj fakuloj; kaj finfine disvolvis siajn metafizikajn teoriojn rilate al la principo (li) kaj al la viva forto (qi). Liaj sekvantoj registris skribe milojn da liaj konversacioj.[2]