Złoty Stok
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Złoty Stok (ĝis 1945 germane Reichenstein) estas urbo kaj eksa minejurbo en la nuna provinco Malsupra Silezio de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 2 556 loĝantoj sur areo de 7,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 331 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Ząbkowice (Frankenstein), oriente de Kłodzko (Glatz); malantaŭ la ŝtatlimo ĝi najbaras kun ĉeĥa municipo Bílá Voda (Weißwasser). Ĝi situas en supermara alteco 348 metroj. De la ĉeĥa nomo Rychleby portas sian nomon Riĥleba montaro (pole Góry Złote, germane Reichensteiner Gebirge), kiu leviĝas sude de la urbo.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Provinco ...
Złoty Stok | ||
germane: Reichenstein, ĉeĥe: Rychleby | ||
urbo | ||
Urboplaco en Złoty Stok | ||
|
||
Oficiala nomo: Złoty Stok | ||
Ŝtato | Pollando | |
---|---|---|
Provinco | Malsupra Silezio | |
Distrikto | Distrikto Ząbkowice | |
Komunumo | Komunumo Złoty Stok (urbo-kampa tipo) | |
Administra sidejo | Złoty Stok | |
Historiaj regionoj | Ĉeĥa reĝlando, Silezio, Prusio | |
Montaro | Riĥleba montaro | |
Najbaras kun | Bílá Voda Ĉeĥio | |
Rojo | Trujaca | |
Situo | Złoty Stok | |
- alteco | 348 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 26′ 47″ N 16° 52′ 59″ O (mapo) | |
Areo | 7,73 km² (773 ha) | |
Loĝantaro | 2 556 (2021) | |
Denseco | 330,66 loĝ./km² | |
Urbestro | Stanisław Gołębiowski | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 57-250 | |
Telefona antaŭkodo | +48 74 | |
Aŭtokodoj | DZA | |
TERYT | 5020124074 | |
Adreso de ofico | Rynek 22 57-250 Złoty Stok | |
Retpoŝto al ofico | um@zlotystok.pl | |
Telefono de ofico | 74 816-41-30 | |
Situo enkadre de Pollando
| ||
Vikimedia Komunejo: Złoty Stok | ||
Retpaĝo: www.zlotystok.pl | ||
Fermi
Tra Złoty Stok kondukas ŝoseo kuniganta Nison (Neisse) kaj Kłodzkon (Glatz); fervojo estis nuligita.