Ĉandigaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉandigaro (panĝabe ਚੰਡੀਗੜ੍ਹ; hinde चंडीगढ़, IAST Caṇḍīgaṛh; prononco [ʧʌɳɖiːgʌɽʰ]) estas milionurbo kaj universitata urbo de Barato, kiu havas la statuson de unia teritorio. Mem estante administre sendependa de barata ŝtato, la urbo tamen estas la ĉefurbo por du barataj ŝtatoj, kiuj ambaŭ limas je la urba teritorio: kaj por Panĝabo kaj por Harjano. Al la urbo Ĉandigaro konektatas la satelitaj urboj Panĉkula kaj Mohali - kune ili konsistigas triopon, angle nomatan Chandigarh Tricity.
Rapidaj faktoj Lando, Distrikto ...
Ĉandigaro | |
hindie: चण्डीगढ़, panĝabe: ਚੰਡੀਗੜ੍ਹ , angle: Chandigarh | |
urbo kaj unia teritorio | |
Parko en Ĉandigaro | |
Oficiala nomo: चण्डीगढ़ | |
Kromnomo: Urbo de Beleco | |
Lando | Barato |
---|---|
Distrikto | 1 |
Historiaj regionoj | Mogola Imperio, Brita Hindio |
Montaro | Sivalik |
Situo | Ĉandigaro |
- alteco | 350 m s. m. |
- koordinatoj | 30° 45′ 00″ N 76° 47′ 00″ O (mapo) |
Ĉefurbo | Ĉandigaro |
Areo | 114,00 km² (11 400 ha) |
Loĝantaro | 1 054 686 (2011) |
Denseco | 9 251,63 loĝ./km² |
Estiĝo | 1953 |
Estro | Vijayendrapal Singh (ekde ) |
Horzono | BST (UTC+5:30) |
Poŝtkodo | |
Telefona antaŭkodo | +91-172-XXX XXXX |
ISO 3166-2 | IN-CH |
Oficialaj lingvoj | hinda lingvo, panĝaba lingvo |
Religio | hinduismo (78,6 %), sikismo (16,1 %), islamo (4 %) ka. |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Chandigarh | |
Retpaĝo: www.chandigarh.nic.in | |
Portalo pri Barato | |
Fermi
Ĉandigaro estas grava mejloŝtono en la historio de urboplanado, kaj kune kun la planado de la urbo Braziljo, efektivigita de Lucio Costa, estas ankoraŭ la fokuso de viglaj diskutoj inter arkitektoj, urboplanistoj, sociologoj kaj historiistoj.