Ĝenrismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝenrismo[2] estas tendenco aŭ arta movado kiu montras kutimojn kaj morojn de la socio, reference al preciza regiono aŭ lando kaj al aro de ties tradicia folkloro.[3][4] Ĝi havis specialan disvolvigon el la stetikaj proponoj de la Romantismo en Eŭropo kaj tre diversan montron en literaturo kaj pentrarto de la 19a jarcento.[5]
Mariano José de Larra situigas la originon de la moderna ĝenrisma literaturo en Anglio, jam ĉe la sojlo de la 18a jarcento pro la publikigo de la gazeto The Spectator (1711-1712),[6] nome efemera revuo eldonita de Joseph Addison kaj Richard Steele, planita kiel montrofenestro kaj semejo de tio kion ili mem nomigis «Essay or sketch of manners» (eseo aŭ skizo de kutimoj).
La intereso el tiu arta stilo kaj movado estas duobla. Unuflanke ĝi estas montro de la estetikaj sentoj de la respektivaj epokoj. Aliflanke ĝi utilas kiel historia referenco al aferoj kiuj povas esti konataj nur aŭ ĉefe danke al tiaj manifestoj. Tre ofte ĝenrismaj aŭtoroj estis interesataj ne nur pri la tiutempaj tipaj roluloj, kutimoj, pejzaĝoj, popolaj tradicioj, ktp., sed ĉefe pri tiuj kiuj tiam jam estis perdiĝintaj. Tiele la utileco de tia konservo ege gravas por la postaj jarcentoj.