Internacia maro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia maro aŭ internaciaj akvoj (latine mare liberum) estas akvejo kiu estas ekster la teritoriaj akvoj de iu lando, kaj inkluzivas areojn de oceanoj, maroj kaj riveroj. Ŝipoj kaj aliaj akvoveturiloj navigantaj en internaciaj akvoj estas kutime sub la jurisdikcio de la mara flago kiun ili metas.
La ideo de internaciaj akvoj unue estis formulita de la nederlanda juristo Hugo Grotius (1583-1645), en sia libro Mare Liberum publikigita en 1633 [1]. Laŭ lia propono, la maro estu internacia teritorio kaj ĉiuj nacioj de la mondo povus navigi kaj komerci en ĝi. Ĉi tiu ideo de Grotius venis fone de la furioza rivaleco inter la Brita imperio kaj la Nederlanda Imperio en kontrolo de la maraj komercaj vojoj en la mondo, rivaleco kiu kondukis al la Anglaj-nederlandaj militoj en la 17-a jarcento.
Gruotius: "... do la maro ne povas iel fariĝi la privata posedaĵo de iu ajn, ĉar la naturo ne nur permesas, sed ordonas komunan uzon de ĝi."
Simila ideo estis adoptita por la ekstertero, por kiu estis determinite ke lando ne povas postuli posedon de iu areo en la spaco aŭ sur planedo.