Otomana Imperio
eksimperio en Eŭropo, Azio, kaj Afriko (1299–1922) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Otomana Imperio aŭ Osmanida Imperio (en Otomana turka: دولت عليه عثمانيه Devlet-i ʿAlīye-i ʿOsmānīye, laŭvorte: 'La Sublima Otomana Ŝtato'; en turka: Osmanlı İmparatorluğu aŭ Osmanlı Devleti; diplomatie en franca: Empire ottoman)[1][2] estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj ĉe la Mediteraneo.[3] Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ "La Sublima Pordo".
Otomana aŭ Osmanida imperio | |||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||
historia lando • imperio • kaliflando • ŝtato • sultanlando | |||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||
Areo: |
5 000 000 km² (en la jaro 1680) | ||||||||||||||||||||
La plej alta punkto: |
Ağrı (5137 m) | ||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
35 350 000 (en la jaro 1856) | ||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||
absoluta monarkio • duobla monarkio • absoluta monarkio • duobla monarkio • unupartiismo • militreĝimo • monarkio monarkio | |||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
1299 (Osman la 1-a proklamis sin suverena reganto) | ||||||||||||||||||||
Pereo: |
1922 (nuligo de la sultanlando fare de Mustafa Kemal Atatürk) | ||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
La imperio ekzistis ekde la jaro 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkanio, Nigra maro, Mezoriento kaj Nordafriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam dekomence regis sultanoj de la dinastio de la Otomanoj. Danke al sia situo la Otomana Imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.
Ĝi estis fondita fine de la 13-a jarcento en nordokcidenta Anatolio en la urbo Söğüt (en la nuntempa Provinco Bilecik fare de la turkmena[4][5] tribestro Osman la 1-a.[6] Post 1354, la Otomanoj trapasis la Bosporon al Eŭropo kaj per la konkero de Balkanio, la Otomana bejlik estis transformita en transkontinenta imperio. La Otomanoj finigis la jarmilan ekzistadon de la Bizanca Imperio per la konkero de Konstantinopolo en 1453 fare de Mehmedo la Konkeranto.[7]
Dum la regado de Sulejmano la 1-a, la Otomana Imperio markis la pinton de sia povo kaj prospero, same kiel la plej altan disvolvigon de sia registara, socia, kaj ekonomia sistemoj.[8] Komence de la 17-a jarcento, la imperio enhavis 32 provincojn kaj nombrajn vasalajn ŝtatojn. Kelkaj el tiuj estis poste absorbitaj en la Otomana Imperio, dum aliaj ricevis variajn tipojn de aŭtonomeco laŭlonge de la jarcentoj. Kun Konstantinopolo (nuntempa Istanbulo) kiel sia ĉefurbo kaj la kontrolo de landoj ĉirkaŭ la Mediteranea Baseno, la Otomana Imperio estis centro de interagado inter Mezoriento kaj Eŭropo dum ses jarcentoj.
Kvankam foje oni asertis, ke la imperio eniris en periodon de dekadenco post la morto de Sulejmano, tiu konsidero jam ne plu estas subtenita de majoritato de fakaj historiistoj.[9] La plej ĵusa akademia konsento asertas, ke la imperio pluis ĝis reteni flekseblajn kaj fortajn ekonomion, socion kaj militistaron laŭlonge de la 17-a kaj dum multo de la 18-a jarcentoj.[10] Tamen, dum longa periodo de paco el 1740 ĝis 1768, la Otomana militsistemo estis superita de siaj eŭropaj rivaloj, nome la Habsburga kaj Rusiaj imperioj.[11] La Otomanoj sekve suferis fortajn militajn malvenkojn fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcentoj. La sukcesa Greka milito de sendependiĝo finiĝis per dekoloniigo de Grekio post la Londona Protokolo (1830) kaj la Traktato de Konstantinopolo (1832). Tiu kaj aliaj malvenkoj pelis la Otomanan ŝtaton iniciati kompletan procezon de reformo kaj modernigo konata kiel Tanzimat. Tiel, laŭlonge de la 19-a jarcento, la Otomana ŝtato iĝis vaste pli pova kaj organizita interne, spite suferadon de pluaj teritoriaj perdoj, speciale en Balkanio, kie nombraj novaj ŝtatoj sendependiĝis for el la otomana povo.[12]