Plejono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Plejono (el la greka Πληιόνη, multnombra [1]) estis unu el la oceanidinoj, filino do de la titanoj Oceano kaj Tetiso. Ŝi kutime loĝis en la monto Kileno, en Arkadio[2].
Rapidaj faktoj Oceanidino • akva dio, Informoj ...
Plejono | |
---|---|
Oceanidino • akva dio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Oceano |
Patrino | Tetiso |
Edzo/Edzino | Atlaso |
Infanoj | Meropa • Tajgeto • Maja • Celaeno • Hyas • Alkiono (filino de Atlanto) • Sterope • Electra • Kalipso • Eudora |
Fermi
Oni inkludas ŝin inter la Epimelidoj, nimfoj de la ŝafoj, kaj tiel ŝi prezidis la reproduktadon de la bestoj (ŝia nomo signifis multipliki, kaj ŝia nepo Hermeso estis la zorganto pri bredado de bestoj). Kaj Ovidio[3] kaj Higeno[4] nomis ŝin Etro aŭ Aetro, kiu signifas sennuba ĉielo.