Saksa Akademio de Sciencoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Saksa Akademio de Sciencoj kaj Homeco en Leipzig (germane Sächsische Akademie der Wissenschaften zu Leipzig, mallongigite SAW) estas korporacio sub publika juro bazita en Leipzig. Ĝi kunigas ĉirkaŭ 200 plenajn membrojn el la federaciaj ŝtatoj Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio same kiel respondajn membrojn de en- kaj eksterlande. La akademio estas unu el ok membroj de la Unio de Germanaj Akademioj de Sciencoj
Saksa Akademio de Sciencoj | ||
---|---|---|
akademio de sciencoj • esplora institucio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1-a de julio 1846 | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 20′ 5″ N, 12° 22′ 10″ O (mapo)51.334712.3694 | |
lando | Germanio | |
urbo | Leipzig | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Unio de Germanaj Akademioj de Sciencoj • Informationsdienst Wissenschaft • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd | ||
jura formo | Körperschaft des öffentlichen Rechts vd | |
| ||
Historie, ĝi estas instituto kiu estis fondita en 1846 sub la nomo Reĝa Saksa Societo por la Sciencoj (germane Königlich Sächsische Gesellschaft der Wissenschaften) [1]. Malgraŭ ke ĝi estas juna akademio kompare kun la Reĝa Societo, la Franca Akademio aŭ la Nacia Akademio de Sciencoj Leopoldina, sed ĝi sekvas la saman tradicion inaŭgurita de Gottfried Wilhelm Leibniz pri kunigo de sciencistoj el diversaj fakoj por interŝanĝo de vidpunktoj, por diskuti metodoj kaj esplorrezultoj kaj kombini teorion kun praktiko.