Azia bubalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La natura akvobubalo (Bubalus arnee), nomata ankaŭ kiel Azia bubalo kaj Azia akvobubalo, estas granda bovedo indiĝena de la Hinda Subkontinento kaj de Sudorienta Azio. Ĝi estis listita kiel Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo ekde 1986, ĉar la restanta populacio totalas malpli ol 4,000, kun ĉirkaŭkalkulo de malpli ol 2,500 maturaj individuoj. La populacimalpliiĝo de almenaŭ 50% dum la lastaj tri generacioj (24–30 jaroj) ŝajne pludaŭros.[1]
La tutmonda populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 3,400 individuoj, el kiuj 3,100 (91%) loĝas en Barato, ĉefe en Asamo.[2]
La natura akvobubalo reprezentas plej verŝajne la praulo de la hejma akvobubalo.[3]