Genisteino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Genisteino, prunetolo, (4',5,7-trihidrokso-izoflavono) aŭ C15H10O5 estas fitokemiaĵo, blanka lumsensiva solidaĵo, abunde trovata en naturo. Ĝi estis unue izolita en 1899 de la angla kemiisto William Henry Perkin (1838-1907) el la Genista tinctoria. Sed ĝia strukturo estis finfine komprenita en 1926 de la kemiistoj anglaj Wilson Baker kaj Robert Robinson.[7]
Genisteino | |||
Plata kemia strukturo de la Genisteino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Genisteino | |||
Genisteino estas flava solidaĵo trovata en plantoj tia kia la Genista tinctoria[1] | |||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la izoflavonoj. | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 446-72-0 | ||
ChemSpider kodo | 4444448 | ||
PubChem-kodo | 5280961 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka lumsensiva solidaĵo | ||
Molmaso | 270,237 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,2319g cm−3 | ||
Fandpunkto | 297 °C−298 °C[2] | ||
Bolpunkto | 555 °C[3] | ||
Refrakta indico | 1,7327 | ||
Ekflama temperaturo | 217,1 °C[4] | ||
Solvebleco | Akvo:0,123 g/L [5] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 500 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 R36/38 | ||
Sekureco | S22 S24/25 S26 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335, H400, H410 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P273, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P391, P403+233, P405, P501[6] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
En 1931, Walz izolis la genistinon ekde 90% metanola ekstraktaĵo manĝaĵo surbaze de sojfabo. Li ankaŭ malkovris ke hidrolizo de "genistino" kun klorida acido donas genisteinon, iu palflava kristala solidaĵo. Genisteino estas varmostabila kaj malforte estrogena laŭ naturo.[8]
Genisteino estas uzata en kelkaj traktadoj kontraŭ prostata kancero kaj Malsano de Alzheimer. kaj estis identigita kiel inhibaĵo de angiogenezo. Do ĝi estas efika nuligaĵo de la senkontrola kreskado de la kancerĉeloj. Genisteino posedas antihelmintajn proprecojn sed grandkvante oni malkovris ke ĝi posedas toksajn aktivecojn rilate al cerboĉeloj. Genisteino estas nesolvebla en malvarma akvo, iomete solvebla en varmaj akvo, etanolo, metanolo, acetono kaj piridino.