Jan Zamoyski
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵan Zamojski (1542-1605) estis pola nobelulo, magnato, reĝa sekretario, kanceliero kaj granda hetmano de la krono. Laŭ la pola historiisto Sławomir Leśniewski[1], Zamojski estis homo gvidata de la avideco. Lia konvertado el la Protestantismo al Katolikismo estis ĉefe pragmata. Dum la bataloj kaj traktatoj liaj decidoj estis influitaj subaĉetoj kaj personaj favoroj. Laŭ la historiisto, laŭmezure kiel li ascendis al la povo kaj konkeris politikan sukceson, Zamojski elmontradis siajn negativajn kvalitojn, tiaj kiaj egoismo kaj aroganteco.
Ĵan Zamojski (1542-1605) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Pola nobelulo, magnato, reĝa sekretario, kanceliero kaj granda hetmano de la krono. Li estis homo gvidata de la avideco. | |||||
Persona informo | |||||
Jan Zamoyski | |||||
Naskiĝo | 19-a de marto 1542 en Skokovko, Pollando | ||||
Morto | 3-a de junio 1605 en Zamość, Pollando | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Religio | Kalvinismo • katolika eklezio vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Kolegio de Francio Universitato de Strasburgo Universitato de Padovo Universitato de Romo | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Zamoyski family vd | ||||
Patro | Stanisław Zamoyski vd | ||||
Edz(in)o | Anna Ossolińska • Krystyna Radziwiłł • Gryzelda Bathory • Barbara Tarnowska vd | ||||
Infanoj | Tomasz Zamoyski vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ Leśniewski, Zamojski estus senkompata al tiuj kiuj estis malpli fortaj ol li. Samtempe li respektis siajn oponantojn kaj estis rigardata kiel alte inteligenta, ruza strategiisto kaj taktikisto rilate al politikaj kaj militaj aferoj, krom esti populara politika gvidanto. Li taksis la bonon de la lando tiel gravan kiel sian propran bonon, kaj kvankam li povus iĝi reĝo post venka civila milito kontraŭ la reĝo Sigismondo la 3-a, li prefere agis ene de la jurlimoj, evitante militon kiu povus detrui la landon, tiele bremsante siajn proprajn ambiciojn. Zamojski estis unu el la plej kapablaj diplomatoj kaj politikistoj el sia epoko, kaj li staras kiel ĉefa figuro en la politiko de la Pola-Litova Komunumo dum sia tuta vivo.