Kristala globo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kristala globo (aŭ Aŭgura pilko) estas globo el kristalo aŭ vitro, kiu estas uzata en certaj kulturoj, laŭ iliaj kredoj, kiel ilo por aŭgurado [1].
Laŭ superstiĉo, tiu povas funkcii kiel helpo por vidi kio okazis, kio okazas kaj kio okazos. Kiam la tekniko de aŭgurado pri la estonteco aŭ la pasinteco uzas kristalon aŭ vitron, ĝi estas nomita en la angla "kristalomancy", kunmetita de greka krystallos (kristalo) kaj greka manteia (divinado) [2][3].