Libera Spirito
religia movado en norda Eŭropo dum la 13a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Libera Spirito estis kristana mezepoka movado kiu disvastiĝis tra okcidenta Eŭropo dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj. “Libera Spirito” estas esprimo referencanta al la nocio pri spirito liberiĝinta el superfluo ĝispunkte ke la tuta loko estu allasita al Dio. Ne temas do pri la dia Spirito, se ne multe dualoke.
Pro vidpunktoj antimonista (kontraŭleĝisma) kaj individuista ĝi konfliktis kun la oficiala doktrino de la Katolika Eklezio kaj estis deklarita hereza fare de papo Klemento la 5-a en la Koncilio de Vieno (1311-1312). La movado estis ofte similigita al tiu ne tute malsimila de Amalrikanoj[1]
Temas pri eŭropespira sekto hereza, kiu en Umbrio (Italio) estis ligita al Bentivenga el Gubbio, kies adeptoj serioze asertis ke mem estas senpekaj, nome ke mem ne povis peki ĉar investitaj de la Sankta Spirito. Al ĝi ligiĝis kaj inspirigis ankaŭ la pozicio de Vilhelma el Bohemio[2] kaj, almenaŭ ŝajne, Margareta Porete.
La herezio estis denuncita ankaŭ de Sankta Klara el Montefeltro kaj enketita de Ubertino el Kasale, kiu en sia Arbor Vitae Crucifixae Iesu (Arbo de la vivo krucumita al Jesuo) sin ĵetis en perfortajn atakparolojn kontraŭ la adeptoj de la sekto, difinita sentina omnium vitiorum (nigra puto de ĉiuj malvirtoj). Ankaŭ Anĝela el Foligno (Italio), en diversaj siaj Instructiones (instruaĵoj), refutas la teoriojn de la “Spiritus Libertatis” de la Libera Spirito.