Lil Hardin Armstrong
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lil Hardin ARMSTRONG (3a de februaro 1898 – 27a de aŭgusto 1971) estis ĵaza pianistino, komponistino, aranĝistino, kantistino, kaj bandestro, kaj la dua edzino de Louis Armstrong, kun kiu ŝi kunlaboris en multaj registraĵoj en la 1920-aj jaroj.[1]
Lil Hardin Armstrong | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lillian Beatrice Hardin |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1898 (1898-02-03) en Memphis |
Morto | 27-an de aŭgusto 1971 (1971-08-27) (73-jaraĝa) en Ĉikago |
Tombo | Lincoln Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Fisk • New York College of Music |
Familio | |
Edz(in)o | Louis Armstrong |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • ĵazpianisto • kantisto • bandestro |
Komponaĵoj de Hardin estas "Struttin' With Some Barbecue", "Don't Jive Me", "Two Deuces", "Knee Drops", "Doin' the Suzie-Q", "Just For a Thrill" (kiu iĝis ĉefa furoraĵo kiam ĝi estis revivigita de Ray Charles en 1959), "Clip Joint", kaj "Bad Boy" (minora sukceo por Ringo Starr en 1978), dum ŝia komponaĵo "Oriental Swing" estis uzita por krei eksmodecan kanton "Booty Swing" de Parov Stelar de 2012, kiu siavice akiris famon kiam ĝi estis uzata en reklamaĵo de 2013 por Chevrolet.[2][3] Armstrong estis metita en la Memfisan Muzikfamejon en 2014.