Married... with Children
From Wikipedia, the free encyclopedia
Married... with Children (Geedziĝinta... kun infanoj) estis populara usona satira kaj situaci-komedia televidserio centrita sur vulgara kaj malsukcesa familio [1]. La Bundy-familio estas malfunkcia usona familio, malriĉa sed malŝparema, frivola, ksenofoba, manipula, perforta kaj malbonŝanca, vivanta en la grandurbo de Ĉikago en la stato de Ilinojso. Ĉi tiu estas la unua programo kiu estis elsendo en pinttempo en la usona FOX. La serio elsendiĝis dum 11 sezonoj, de la 5a de aprilo 1987 ĝis la 9a de junio 1997 kaj estas konsiderita kiel la plej longdaŭra (ne-animacia) serialkomedio de FOX [2][3]. La serio estis elsendita en proksimume 37 landoj ĉirkaŭ la mondo kaj havas adaptitajn versiojn en diversaj lingvoj.
Rapidaj faktoj Married... with Children, televida serio ...
Married... with Children | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Married... with Children |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | American television sitcom, situacia komedio |
Aktoroj | Ed O'Neill • Christina Applegate • Amanda Bearse • Ted McGinley • Katey Sagal • David Faustino • David Garrison • Harold Sylvester • E. E. Bell • Dan Tullis Jr. • Matt LeBlanc • Jane Lynch • Krista Allen • Kathleen Freeman • Tim Conway • Tom McCleister • Steve Susskind • Janet Carroll • Luann Lee |
Muziko de | Jonathan Wolff |
Amplekso | |
Sezonoj | 11 |
Epizodoj | 259 |
Daŭro sen reklamoj | 22 |
Elsendo | |
Elsendita | 5 apr. 1987 – 9 jun. 1997 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Fermi