Miringo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La miringo aŭ timpana membrano (Membrana tympani, Myrinx) estas maldika membrano je la interna fino de la orelkanalo (se tiu ekzistas) kaj ĝin fermas.
Miringon posedas ĉiuj tervertebruloj, escepte de la gimnofionoj (Gymnophiona), lisamfibioj (Lissamphibia), amfisbenoj (Amphisbaenia) kaj serpentoj. La miringo de la homo estas proksimume 0,1 mm dika kaj havas areon 85 mm² grandan, el kiu proksimume 55 mm² efektive povas percepti sonon. Ĝia plej longa (vertikala) diametro estas 9 ĝis 10 mm.
- Kategorio Miringo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri anatomio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |