Ribelo de Poznań
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ribelo de Poznań (en junio de 1956) estis protesta ribelo de la polaj industriaj laboristoj, kiu kaŭzis krizon en la gvidantaro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj skuis la tutan soveti-konkeritan areon. En Pollando, la stalinista gvidantaro devis transdoni la gvidadon al pli liberala grupo de Władysław Gomułka.
Post la morto de Stalin (en marto 1953) la stalinisma reĝimo mildigis sian politikon kaj dissolvis la subpreman Ŝtatsekuran Ministerion, arestis ties multajn oficistojn kaj deklaris amnestion, liberiĝon por centmil politikaj enprizonigitoj. La komenca impeto baldaŭ malpliiĝis pro la kontraŭagado de la stalinistoj. La laboristoj de Poznań perdis la paciencon kaj deklaris ĝeneralan strikon je la 28-a de junio 1956. En la urbo protestmarŝis 50.000 homoj postulantaj panon kaj liberecon, poste atakis la buroon de la kompartio kaj de la sekretservo kaj eĉ linĉis ŝtatsekurigan oficiron. Sekvatage, la iama patrujdefenda ministro – iama soveta marŝalo – Konstantin Rokosovskij instrukciis la lokan militistan gvidanton por subpremi la ribelon. Oni murdis dum kelkaj tagoj 53 homojn, vundiĝis pli ol 200 protestantoj kaj oni restarigis la komunistan ordon en Poznań.
Kvankam la ribelo estis spontanea kaj izolita, la eventoj konvinkis la gvidantojn de la kompartio, ke ili devas ŝanĝi la politikon de la partio. La diskutoj en la sekvaj monatoj kaj la vizito de Nikita Ĥruŝĉov en Varsovio (19–20-a de oktobro), la Centra Komitato elektis ĉefsekretario Gomułka (21-a de oktobro). Tiuj eventoj kaj la simpatio al Pollando gravis en la antaŭeventoj de la hungara revolucio de 1956.