Universitato de Osako
universitato ĉe Osako, Japanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato de Osako (japane 大阪大学, Ōsaka daigaku, mallongigita kiel Handai (阪大)) estas nacia universitato situanta en Gubernio Osaka en Japanio kiu estis establita en 1724 [1]. Ĝi estas unu el la unuaj universitatoj establitaj en Japanio. Osaka Universitato estas konsiderata unu el la tri ĉefaj universitatoj en Japanio kune kun Universitato de Kioto kaj Universitato de Tokio [2]. La studprogramoj en la universitato altiras eksterlandajn studentojn el la tuta mondo.
Universitato de Osako | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato • akademia eldonejo • universitato | ||
moto | 地域に生き世界に伸びる Vivu loke, Kresku tutmonde | |
Informoj | ||
fondodato | 1-a de majo 1931 | |
speco | publika esploruniversitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 34° 49′ 9″ N, 135° 31′ 36″ O (mapo)34.819166666667135.52666666667 | |
lando | Japanio | |
urbo | Suita | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Shōjirō Nishio • Toshio Hirano vd | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 23 123 vd (stato: 1-a de majo 2023) | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• arXiv • ORCID • Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo • Open Education Global vd | ||
filiita al | ||
• Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo vd | ||
filioj | ||
• Graduate School of Medicine Faculty of Medicine, Osaka University vd | ||
| ||
La institucioj de la universitato komencis esti establitaj dum la 18-a jarcento, sed ĝi estis establita en moderna kaj oficiala maniero en 1931, tiel igante la universitaton la sesa moderna akademia institucio en Japanio. La medicina fakultato estis fondita tie en 1869. En la 1950-aj jaroj, multaj fakultatoj kaj esplorsekcioj estis establitaj en la universitato, inkluzive de la unua japana lernejo de inĝenieristiko, kaj fakultatoj de eduko, psikologio kaj sociologio. En 1994, du pliaj diplomiĝintaj fakultatoj estis aldonitaj [3][4].
La universitato havas 21 esplorinstitutojn, 4 bibliotekojn; Centra Biblioteko, Biblioteko por la Vivsciencoj, Biblioteko de Scienco kaj Inĝenieristiko kaj Biblioteko de Internacia Studoj; kaj du universitataj hospitaloj, unu ĝenerala kaj alia dentokuracada. La universitato ankaŭ funkciigas esplor- kaj instruajn institutojn ekster Japanio, situantaj en Bankoko, Ŝanhajo, Groningo kaj San-Francisko.
La universitato havas signifajn akademiajn kunlaborojn kun multaj institucioj, inkluzive de Imperia Kolegio Londona, Cinghua Universitato, Universitato Harvard, Universitato de Oksfordo, Universitato Cornell, Universitato de Toronto, Kalifornia Instituto de Teknologio, Universitato Stanford, Universitato McGill, Nacia Universitato de Singapuro, Aŭstralia Nacia Universitato, Universitato de Kolonjo, Universitato de Ĝenevo kaj Universitato de Bolonjo.
La universitato estas membro de la RU11- konsorcio, membro de la Asocio de Orientaziaj Esploruniversitatoj, membro de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo kaj estis unu el la imperiaj universitatoj (En 1931, fondita kiel Osaka Imperia Universitato).
Osaka Universitato estas unu el la plej produktivaj esploraj institucioj en Japanio. Multenombraj eminentaj sciencistoj ĉeestis aŭ laborita ĉe la universitato, kiel Nobel-premiitoj en fiziko Yukawa Hideki, mangaa artisto Tezuka Osamu, Lasker-premiito Hidesaburō Hanafusa, aŭtoro Ryōtarō Shiba kaj malkovrinto de reguliga T-ĉeloj Shimon Sakaguchi.